Je 7/28/07, mjb0:
> Vilhelmo:

>>Kvar aferoj:

>>1.  Mi jhus malkovris, ke "naskejo" ankorau ne trovighas en REVO -
>>cetere ankau ne en la PIV-oj.

[...]

>>Sed ja ekzistas "akushejo".

> Precize, ekzistas "akusxejo", kaj mi ne memoras, ke iam renkontis
> "naskejo".

Mi plurfoje auxdis la vorton "naskejo" -- gxi pauxsas la koncernan
rusan terminon, kaj pluaj rusinoj uzis gxin tute sponte.  Do, gxi eble
estas registrinda.  Aliflanke, "akusxejo" sxajnas al mi pli preciza
kaj tial preferinda.

...

>>2.  La difinoj de "naski" kaj "akushi" zorge evitas uzi la alian
>>vorton, tamen la difino de "akushi" devas esti almenau unu el la
>>difinoj de "naski". En tiu difino ili estas strikte sinonimaj (kun
>>eble malsama aspekto: dum la nocio de 'akushi' ghenerale enhavas nur
>>la aganton - do la naskantinon -, tiu de 'naski' enhavas la aganton
>>kaj la objekton de la ago).

Fakte, sxajnas al mi ke "akusxi" estis faktermino en la epoko de Z
(samkiel "dAntisto" en la rusa lingvo anstataux hejma vorto por
dentisto); sed la fakterminoj estas afero ege efemera, kaj nun la
fakuloj uzas aliajn jxargonajxojn (iujn "obstetrician-gynecologist",
"stomatologo" ktp).  La celo de la fakjxargono estas imponi per
nekompreneblo; de kiam la vorto igxas gxenerale konata, oni sercxas
ion pli obskuran.

Nu, por ni tamen cxiam restos "akusx" cxar la radiko estas
fundamenta.

> Sxajnas al mi, ke la nuna unua difino de "akusxi" signifas nenion
> alian ol "naski". Se vi tion celas, mi konsentas, ke indus montri la
> sinonimecon per adekvata referenco.

Mi emas konsenti kun PV ke malsimile ol "naski", "akusxi" koncernas
nur virinojn, ne la bestojn.  Gxi apartenas al la fako ginekologia kaj
medicina.

[...]

> Se vere la regado de ambaux verboj estas malsama, sxajnas, ke oni
> prefere ne konsideru ilin sinonimoj.

Ankaux cxi tio estas atentinda.

>>3.  La unua parto de la REV-a difino de "naskighi" estas erara:
>>"Esti naskita, veni en la vivon, aperi en la mondon..." - devas
>>esti: "Esti naskata...", char kiam iu estas naskita, li jam ne
>>"venas" en la vivon au "aperas" en la mondo, sed li jam venis kaj
>>aperis.

>>Cetere jhusa kontrole en PIV montras ke ech tiu (intertempe iom
>>malpli) itismema vortaro uzas "naskata".

> Miaopinie ambaux estas gxustaj: se vi celas "li naskigxas", tiam
> "estis naskata" estas gxusta, sed se "li naskigxis", tiam prefere
> "estis naskita".  La kunmetita formo per "esti" havas eksplicitan
> aspektan nuancon, kiun ne havas la simpla formo "naskigxi", do eblas
> tamen kritiki, ke per la unua oni difinas la duan. Se mi korektus la
> difinon, mi simple skribus: "esti naskita aux naskata".

Mi konsentas kun Marc.

> Sed necesas kontroli, cxu ne ekzistas aliaj similaj okazoj. Povas
> esti vortaro konvencio, ke oni en difinoj citu nur unu participon,
> ecx se ambaux tauxgas.

En la rusa vortara tradicio ekzistas formuli tiojn gramatike:

"naskigxi: _medialo _de ->naski"
"rusino: _ingenra _de ->ruso"

ktp. Tamen tio postulas gxenerale akceptitan terminaron gramatikan.

>>4.  "aperi en la mondon" devas esti "aperi en la mondo", sen -n,
>>char lau mi la senco de aper- ne povas enteni direkton de movo. Io
>>aperas ie, neniam ien (malsame ol "veni").

> Denove mi trovas vin severa. Ambaux formoj pravigeblas.

Jes.  Kaj ruslingve ambaux eblas.  Kvankam por la koncerna senco estas
uzata la formo akuzativa.

> "Aperi" en si mem ne montras almovon, kaj gxuste la akuzativo
> aldonas gxin, same kiel okazas en la fama ekzemplo "flugi en la
> cxambro(n)". Mi komprenas "aperis en la mondon" kiel "eniris
> (nevidate) en la mondo kaj tie montrigxis". La nuanco ne estas tre
> utila, sed povas pravigxi. Ni en la franca konas ion similan kun
> "apparaître" kaj "faire son apparition", kiu havas implicitan ideon
> de kasxita eniro.

Por ruso la diferenco inter

1. появится на свет (mondon)
2. появится на свете (mondo)

estas tiu, ke (1) priskribas la evoluon de la aperanto (ties movon),
dum la dua konstatas aperon kaj disponeblon.

"En la pasinta jarcento en la mondO aperis jenaj problemoj: ..."
(tio estas tipa por la pozicio de eksterulo, kiun malpli interesas la
antauxa historio, genezo ktp de la afero; gravas la fakto ke io igxis
aktuale trovebla, renkontebla ktp).

La diferenco estas proksimume kiel "veni en la mondoN" (de ie aliloke
aux el alia stato), kaj "estigxi en la mondO" (eventuale sen ajna
antauxhistorio).

--
Sergio

Rispondere a