Vilhelmo: >Kvar aferoj: > >1. >Mi jhus malkovris, ke "naskejo" ankorau ne trovighas en REVO - cetere ankau ne >en la PIV-oj. >Ghia difino: Institucio (kaj ties loko) destinita al akcepto de naskontinoj, >al prizorgado de la nasko kaj al la unuaj prizorgoj de la novnaskito kaj de >la naskintino (plej ofte kadre de malsanulejo). > >Sed ja ekzistas "akushejo".
Precize, ekzistas "akusxejo", kaj mi ne memoras, ke iam renkontis "naskejo". Mi ne kontrauxas aldonon de "naskejo", se tiu termino estas uzata, sed dubas pri gxia bezono. >2. >La difinoj de "naski" kaj "akushi" zorge evitas uzi la alian vorton, tamen la >difino de "akushi" devas esti almenau unu el la difinoj de "naski". En tiu >difino ili estas strikte sinonimaj (kun eble malsama aspekto: dum la nocio >de 'akushi' ghenerale enhavas nur la aganton - do la naskantinon -, tiu >de 'naski' enhavas la aganton kaj la objekton de la ago). Sxajnas al mi, ke la nuna unua difino de "akusxi" signifas nenion alian ol "naski". Se vi tion celas, mi konsentas, ke indus montri la sinonimecon per adekvata referenco. Se oni tamen sin detenis gxin enkonduki, sxajnas al mi, ke estas pro restanta dubo pri la transitiveco de "akusxi": laux la fundamentaj tradukoj (almenaux fr/ru/de laux unua rigardo) gxi devus esti netransitiva, kaj PIV1 gxin prezentas tiel. Male VdE, PV kaj PIV2 prezentas la verbon transitive. La Tekstaro ne prezentas ekzemplon de uzo de "akuzi" fare de Z, sed estas interesa Biblia ekzemplo "Rahxel naskis, kaj sxia akusxigxo estis malfacila". En la paro akusxi/akusxigxi mi trovas paralelon kun "morti/mortigxi" (t.e. igx-derivajxo de netransitiva verbo), sed neniun paralelon kun "naski/naskigxi". Se vere la regado de ambaux verboj estas malsama, sxajnas, ke oni prefere ne konsideru ilin sinonimoj. >3. >La unua parto de la REV-a difino de "naskighi" estas erara: "Esti naskita, >veni en la vivon, aperi en la mondon..." - devas esti: "Esti naskata...", >char kiam iu estas naskita, li jam ne "venas" en la vivon au "aperas" en la >mondo, sed li jam venis kaj aperis. >Cetere jhusa kontrole en PIV montras ke ech tiu (intertempe iom malpli) >itismema vortaro uzas "naskata". Miaopinie ambaux estas gxustaj: se vi celas "li naskigxas", tiam "estis naskata" estas gxusta, sed se "li naskigxis", tiam prefere "estis naskita". La kunmetita formo per "esti" havas eksplicitan aspektan nuancon, kiun ne havas la simpla formo "naskigxi", do eblas tamen kritiki, ke per la unua oni difinas la duan. Se mi korektus la difinon, mi simple skribus: "esti naskita aux naskata". Sed necesas kontroli, cxu ne ekzistas aliaj similaj okazoj. Povas esti vortaro konvencio, ke oni en difinoj citu nur unu participon, ecx se ambaux tauxgas. >4. >"aperi en la mondon" devas esti "aperi en la mondo", sen -n, char lau mi la >senco de aper- ne povas enteni direkton de movo. Io aperas ie, neniam ien >(malsame ol "veni"). Denove mi trovas vin severa. Ambaux formoj pravigeblas. "Aperi" en si mem ne montras almovon, kaj gxuste la akuzativo aldonas gxin, same kiel okazas en la fama ekzemplo "flugi en la cxambro(n)". Mi komprenas "aperis en la mondon" kiel "eniris (nevidate) en la mondo kaj tie montrigxis". La nuanco ne estas tre utila, sed povas pravigxi. Ni en la franca konas ion similan kun "apparaƮtre" kaj "faire son apparition", kiu havas implicitan ideon de kasxita eniro. Kore, Marc
