Vilhelmo:
>  > >4.
>  > >"aperi en la mondon" devas esti "aperi en la mondo", sen -n, char lau mi
>  > > la senco de aper- ne povas enteni direkton de movo.

mi konsentas kun marc, ke tio estas allasebla.  la limo inter efektiva 
kaj figura movigxo ne tre klaras.  pmeg (1) mencias sub "figura 
direkto" ankaux statosxangxon kun n-finajxo kaj ekzempligas per "mi 
sxangxos ilian malgxojon en gxojon" (jeremia 31:13). "aperi" estas iom 
alia, cxar la celo ne estas la nova stato, sed la loko en kiu la apero 
okazas.  por klarigo de "naskigxi" tio sxajnas al mi bona esprimo: la 
bebo antauxe nevidebla en utero eliras, kaj (el)aperas en la mondo(n). 
  prenante gxian vidpunkton ni konsideras ke gxi pasis de unu mondo al 
alia, prenante nian vidpunkton ni konsideras ke gxi aperis, kaj 
sinteze ni esprimas tion kiel "aperis [el la utero] en la mondon".

cetere mi konstatas en interreto ke "elaperi" estas uzata.

jxeromo


(1) http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/direkto.html

Rispondere a