Je 10/21/07, Bernhard: > Ho, Marc, mi certe nek politikumis, nek polemikumis (kial vi - > atakeme? - imputas tion al mi?), jam pro tio, ke la politika aspekto > de tiu demandeto tute egalas al mi. Sed por doni opinion al la > Akademio:
> - belorusa bazigxas sur la rusa skribo. Pli ĝuste, sur la tradicia orientslava skribo. En la 18a jc kaj pli frue oni ne apartigis la bjelarusan lingvon skribe; la skriba formo estis unueca inter la ortodoksaj slavoj, kaj la tiun komunan lingvon grave influis ankaŭ la kleruloj el Bjelarusio. La rusa retenis plej multe el ĉi tiu superregiona normo (kvankam en la 19a jc ĝi forte forflankiĝis de sia supernacia formo); aliflanke, la lokaj naciismoj komencis flegi la regionajn apartaĵojn, sen rimarki ke rifuzante la komunaĵon ili rifuzas grandan parton de sia propra heredaĵo. Cetere, ankaŭ pollingve tradicie temas pri "język białoruski". > - belarusa bazigxas sur la blankrusa skribo. Jes, normale oni malatentas la molecon, sed ĉi-okaze oportunas escepte ĝin konservi. > - bjelarusa (j kaj a) bazigxas kaj sur la rusa kaj sur la blankrusa > (proksimuma) prononco (la ruso "o" estas prononcita simile al "a"). Mi jam delonge uzas ĉi tiun formon, en LOdE kaj rete. > - kaj bela- kaj belo- kolizias kun tre baza Ea radiko bel- kun tute > alia signifo ol en kaj la rusa kaj la blankrusa, kie gxi signifas > "blanka". Speciale en busxa konversacio facile eblas intermiksi "la > belarusa lingvo" (unu vorto) kun "la bela rusa lingvo" (du vortoj). Eĉ pli ĝene sonas: "Mi estas belaruso" (bela ruso?); "Tie mi konatiĝis kun belarusino" (bela rusino?) [...] > *Mia* konkludo: Kial entute imiti fremdajn (en cxi kazo blankrusajn > aux rusajn) formoj, se ili ecx kolizias kun la propra > lingvo-sistemo? Mi do - tute neuxtrale - uzos la pure Esperantan > formon blankrusa subtenita ecx de la Ea lingvo-tradicio (kaj certas, > ke mi trovas apogon de Renato: "uzu simplajn vortojn kaj diru > nekutimajn aferojn"). Supozeble iuj bjelorusoj malvolas ke ilia etnonomo estu derivaĵo de alia etnonomo (eĉ malgraŭ ke ĝi estas derivaĵo de la komuna supernocio kiu tamen nun specialiĝis al la plejgranda branĉo de sia praa signifo); simile la nederlandanoj ĝenerale malŝatas ke angle ili estas Dutch, kio estas evidenta variaĵo de Deutsch. "Bjelaruso" ŝajnas al mi plej bona kompromiso, ĉar ĝi certe estas transskribo de la memnoma formo; do nenia eblo miskompreni kiel derivaĵon aŭ rusa-polan imperiismon. "Bje" estas iom nekutima, sed ĝi respondas al la bjelarusa distingo inter "бе" kaj "бэ"; krome, pole (kaj en la latinskriba bjelarusa) aperas "biał-" (resp. "bieł-"); kaj la angla duliteraĵo estas "BY". -- Sergio
