Je 10/22/07, Bernhard:

[...]

> Kaj, kara Sergxeto, en kiu vortaro oni trovas la formon kun -bj-?
> Nek en PIV, nek en iu angla aux germana vortaro, nek en la rusa de
> Bokarev, nek en la hispana de Diego, nek, nek. Nur la itala de
> Minnaja havas je "Rùssia Bianca" (! ha, fi!) "Belorusio,
> *Bj*el*o*rusio".

La vortaroj ofte postrestas kompare kun la lingvo.  La formo
"bjelaruso" estas sufiĉe bone atestita kaj en la Reto (ankaŭ en
forumo bjelarusa), kaj en presaĵoj.  Se vortaroj ĝin ne atentis, tio
estas difekto de la vortaroj.

Alia afero, ke la problemo pri la ĝusta formo esperanta aktualiĝis
post sendependiĝo de Bjelarusio.  Kvankam mi mem komencis uzi la
formon "bjelarus-" pli frue.

Mi mem ne registras tion en ReVo ĉar inter la kunredaktantoj estas
almenaŭ du personoj kies pozicio pli konvenas por tiu tasko.

> Fine mi ne komprenas vian demandon "La franca "bien", la itala
> "bianka", la angla "beauty" komencigxas per [bj]. Kial vi opinias
> tion malfacila?, cxar mi ja skribis (kaj vi citas gxin!?): "Mi
> persone ne havas problemon prononci gxin, sed eble iuj aliaj kun
> aliaj denaskaj lingvoj?" Eble vi foje lasu vin klarigi la diferencon
> inter demando kaj aserto.

Se tio tiom por vi gravas, bv legi mian demandon en pli preciza formo:
"Kial vi opinias ke tio povas prezenti malfacilon?"

> Probable Marc pravas: "ke la demando ne estos solvita en cxi tiu
> diskutlisto... kaj jam okazis plurfoje kaj plurloke, inkluzive de
> cxi tie.  Ankaux mi preferus, ke politikaj emocioj ne intervenu en
> lingvaj decidoj."

Ne ekzistas diskutlisto en kiu tia problemo povas definitive solviĝi.
Ankaŭ la akademiajn decidojn oni regule revizias. Ankaŭ loklingva
forumo povas ŝanĝi sian opinion post kelkaj jaroj.

--
Sergio

Rispondere a