Sat, 20 Oct 2007 20:09:29 +0200, "Bernhard Pabst" <[EMAIL PROTECTED]> писал(а):
> - kaj bela- kaj belo- kolizias kun tre baza Ea radiko bel- kun tute alia >signifo ol en kaj la rusa kaj la blankrusa, kie gxi signifas "blanka". ... > : per propraj E-aj rimedoj, do per tradukado (belo- / bela- > blank/a) Tio estas absurdaĵo kaj simpla malkono. En la HODIAŬA lingvo, jes, «biely» signifas «blanka». Sed en la malnova lingvo la vorto havis almenaŭ du kromajn signifojn: a) «pura» (interalie, «Bielastok» estas «pura rivero, pura fluo»); b) «suda» aŭ «orienta» (do, «Bielaruś, Bielaja Ruś» estas «Suda Rusujo» aŭ «Orienta Rusujo»; ekzistis ankaŭ «Čornaja Ruś» — NE «Nigra», sed «Norda» aŭ «Okcidenta Rusujo», ĝi, interalie, troviĝis proksimume en la nordokcidento de la hodiaŭa Belarusujo»). >uzos la pure Esperantan formon blankrusa subtenita ecx de >la Ea lingvo-tradicio Eh, pri kiu «lingvo-tradicio» vi parolas? Nur en viaj mesaĝoj mi ekvidis tian monstran «blankrusa». Ĉu ankaŭ Belastokon ni nomigu «Blanka stoko»? Dmitri Gabinski
