Nu, tiu "absurdajxo" kaj "monstrajxo", kara Dimitri,

simple estas tiu de multaj okcidentaj lingvoj, kiun Eo sekvas, vd. ekz.

// http://en.wikipedia.org/wiki/White_Russia

kaj de tie sekvu la referencojn al la aliaj etnolingvaj formoj. Via 
etimologia argumento estas bone konata (vd. en la cititaj tekstoj), sed - 
kiel kutime - etimologia gxusteco ne estas tre grava argumento (la t.n. 
ajatolo / ajatolaho - diskuto).

Kaj, kara Sergxeto, en kiu vortaro oni trovas la formon kun -bj-? Nek en 
PIV, nek en iu angla aux germana vortaro, nek en la rusa de Bokarev, nek en 
la hispana de Diego, nek, nek. Nur la itala de Minnaja havas je "Rùssia 
Bianca" (! ha, fi!) "Belorusio, *Bj*el*o*rusio".

Fine mi ne komprenas vian demandon "La franca "bien", la itala "bianka", la 
angla "beauty" komencigxas per [bj]. Kial vi opinias tion malfacila?, cxar 
mi ja skribis (kaj vi citas gxin!?): "Mi persone ne havas problemon prononci 
gxin, sed eble iuj aliaj kun aliaj denaskaj lingvoj?" Eble vi foje lasu vin 
klarigi la diferencon inter demando kaj aserto.

Probable Marc pravas: "ke la demando ne estos solvita en cxi tiu 
diskutlisto... kaj jam okazis plurfoje kaj plurloke, inkluzive de cxi tie. 
Ankaux mi preferus, ke politikaj emocioj ne intervenu en lingvaj decidoj."

Mi volis scii, kial Krause en GWDE uzis iun konkretan terminon por la 
diskutita nocio. Kaj mi pensas, Marc ankaux tiurilate pravas: "mi ... 
iasence samsentas, ke la prezento de Krause pli similas al elmontro de 
politika gxusteco, ol al lingvoscienca konduto."

Dankon al cxiuj, kiuj helpis pli bone kompreni la enskribon de Krause.

Bernardo


----- Original Message ----- 
From: Dmitri Gabinski
To: [email protected]
Sent: Sunday, October 21, 2007 4:12 PM
Subject: Re: [revuloj] GWDE: belarussisch


Sat, 20 Oct 2007 20:09:29 +0200, "Bernhard Pabst" <[EMAIL PROTECTED]>
писал(а):

> - kaj bela- kaj belo- kolizias kun tre baza Ea radiko bel- kun tute alia
>signifo ol en kaj la rusa kaj la blankrusa, kie gxi signifas "blanka".
...
> : per propraj E-aj rimedoj, do per tradukado (belo- / bela- > blank/a)

Tio estas absurdaĵo kaj simpla malkono. En la HODIAŬA lingvo, jes, «biely»
signifas «blanka». Sed en la malnova lingvo la vorto havis almenaŭ du
kromajn signifojn:
a) «pura» (interalie, «Bielastok» estas «pura rivero, pura fluo»);
b) «suda» aŭ «orienta» (do, «Bielaruś, Bielaja Ruś» estas «Suda Rusujo» aŭ
«Orienta Rusujo»; ekzistis ankaŭ «Čornaja Ruś» — NE «Nigra», sed «Norda» aŭ
«Okcidenta Rusujo», ĝi, interalie, troviĝis proksimume en la nordokcidento
de la hodiaŭa Belarusujo»).

>uzos la pure Esperantan formon blankrusa subtenita ecx de
>la Ea lingvo-tradicio

Eh, pri kiu «lingvo-tradicio» vi parolas? Nur en viaj mesaĝoj mi ekvidis
tian monstran «blankrusa». Ĉu ankaŭ Belastokon ni nomigu «Blanka stoko»?

Dmitri Gabinski


Rispondere a