Je 10/31/07, Bernhard: [...]
> Nu, "kontrauxinticia kaj malkonforma al la komunuza senco" > konsentite jes, sed gxi estas laux la *legxaj* difinoj en almenaux > cxiuj jur-sistemoj, pri kiuj mi gxis nun devis okupigxi (aldonigxus > la sudafrika kaj portugala al mia listeto). Supozeble la sudafrika de la okcidentanoj. Viaj ekzemploj ne sxajnas tre variaj -- cxiam temas pri sistemoj devenantaj el la Romia juro. Tamen ne cxiuj juraj sistemoj estas tiaj, kaj viaj ekzemploj probable ne estos konvinkaj por islamano aux cxino. > Tiel estas - kompreneble, cxar temas pri la difino el la romia juro > (tro da honoro al la franca, kara Renato ;-)). Ke jura fak-lingvajxo > kaj komuna lingvajxo kelkfoje malsamas, estas konate de 2000 jaroj. Kaj kiam tiel okazas, tion mi rigardas difekto de la terminaro. > Kaj faklingvajxo servas por intuicia komunikado inter fakuloj. Aux por trompi la ordinarulojn. > Krome "uzo-rajto" denove estas alia afero ol posedo (cxi-lasta nur > en rilato al "ajxo"). Mi supozas, ke "uzorajto" (kaj "ordonrajto" ...) estas ne nur pli klara, sed ankaux pli preciza. Aliflanke, mi ne komprenas vian rimarkon pri la "ajxoj". Ekz-e la auxtorrajto, cxu gxi estas "ajxo"? Oni povas gxin kaj proprieti, kaj "posedi". Fakte, la romia juro cxion personigas kiel personon aux ajxigas kiel ajxon, ecx la nematerian informon aux programon. [...] -- Sergio
