----- Original Message ----- 
From: Sergio Pokrovskij
Supozeble la sudafrika de la okcidentanoj. Viaj ekzemploj ne sxajnas
tre variaj -- cxiam temas pri sistemoj devenantaj el la Romia juro.

** Tiel estas, estas miaj limigitaj spertoj pri dekduo da romiidaj kaj 
anglidaj jur-sistemoj.**

Tamen ne cxiuj juraj sistemoj estas tiaj, kaj viaj ekzemploj probable
ne estos konvinkaj por islamano aux cxino.

**Volonte mi lernos de ili kaj atendas ties klarigojn. Cetere mi cxiam 
pensis, ke Japanio transprenis la germanan Civilan Kodon kaj post 1945 
multajn jur-instrumentojn el anglidaj jur-sistemoj. Pro tio estus interese 
auxdi pri la nocio-sistemo de la japana juro. **

> Tiel estas - kompreneble, cxar temas pri la difino el la romia juro
> (tro da honoro al la franca, kara Renato ;-)). Ke jura fak-lingvajxo
> kaj komuna lingvajxo kelkfoje malsamas, estas konate de 2000 jaroj.

> Krome "uzo-rajto" denove estas alia afero ol posedo (cxi-lasta nur
> en rilato al "ajxo").

Mi supozas, ke "uzorajto" (kaj "ordonrajto" ...) estas ne nur pli
klara, sed ankaux pli preciza. Aliflanke, mi ne komprenas vian
rimarkon pri la "ajxoj". Ekz-e la auxtorrajto, cxu gxi estas "ajxo"?

** Ne, aux ajxo (objekto kun spaca etendigxo, dominebla fare de personoj; do 
ovoj kaj bicikloj, terenoj jes, la Suno, elektra kurento, posedo-rajto aux 
auxtor-rajtoj ne) aux rajto. **

Oni povas gxin kaj proprieti, kaj "posedi".

**Ne, posedi oni nur povas ajxojn, rajto ne havas etendigxon en la spaco). 
Posedo (posedo-rajto) do estas subnocio de uzorajto, nome uzorajto pri ajxoj 
aux inverse uzo-rajto estas la pli gxenrala kaj tial malpli preciza termino. 
Sed simple rigardu en la rusan Civilan Kodon. Gxi baze estas romiida juro. 
**

Bernhard

Rispondere a