Masaaki:
> Cxu "pakto" estas 100-procenta sinonimo de "traktato"?

saluton

inter "traktato" kaj "pakto" mi ne sentas diferencon, ankaux en la respondaj
francaj vortoj ne.  miaopinie problemo aperas nur kiam ni pauxsas la nomojn de
apartaj tiaj intersxtataj kontraktoj: "nato, nordatlantika *traktat*organizajxo"
aux "varsovia *pakto*".  mi ne rigardis, kian sencan diferencon proponas piv, mi
kontrolos.

alia afero, kiun mi notis en dua senco de "pakto", estas la moda uzo de la vorto
por deklaroj, kiujn oni volas signi kiel mondvastajn, sed kiuj nek havas
kontraktan valoron, nek estas subskribataj de suverenaj institucioj: "pakto por
la esperanta civito", "pakto de la mondcivitanoj"...  do proksimume "manifesto".

> Samo estas direnda ankaux pri "arketip/o".

cxefsence mi sentas "arketipo"n samsignifan kun "pratipo".  restas por decidi,
cxu la "arketipo" de junga pishxologio estas "arketipo" aux "pratipo", kaj cxu
oni prezentu gxin kiel subsencon aux kiel apartan sencon.  eble estas aliaj
fakaj uzoj, pri kiuj mi ankaux ne kompetentos.  la artikolo estas kompletiginda.

mi samtempe aldonis tehxnikan sencon al "prototipo", kiu antauxe aperis nur kiel
samsencajxon de "pratipo".

amike.

jxeromo

Rispondere a