Nu, Harri,

se vi acxetas biciklon kaj la vendisto transdonas gxin al vi, vi 
ekproprietas kaj samtempe ekposedas gxin. Se vi poste lu-donas gxin al 
amiko, kiu eksidas kaj forbiciklas, vi dauxre proprietas la biciklon, sed la 
amiko (lu-prenanto) nun posedas gxin (havas la faktan povon pri la biciklo, 
vi nur plu la juran).

Sed prefere lasu pli detale klarigi tiun tre bazan diferencon inter 
proprieto kaj posedo de iu konato, kiu studis juron dum ecx nur du 
semestroj. Estus granda surprizo por mi, se gxi ne ekzistus en la finna 
juro. Miascie gxi almenaux ekzistas en la germana, franca, belga, 
nederlanda, itala, hispana, svisa kaj auxstra, angla, kalifornia, teksasa 
kaj nov-jorka.

Cetere mi tute konsentas kun vi: Cxiuj nejuristoj kompreneble rajtas esprimi 
sin malprecize kaj jure malgxuste. Sed por juristoj estas jure necese (kaj 
lingvo-ekonomie tre oportune) havi klarajn nociojn: jen proprieto (finne 
omaisuus, se mi ne eraras), jen posedo (haltija). Kaj en faka teksto ili 
kompreneble uzu la precizan fak-lingvajxon. Kun la najbarino ili povas 
babili popol-lingve.

Bernhard

----- Original Message ----- 
From: Harri Laine
To: [email protected]
Sent: Wednesday, October 31, 2007 11:05 AM
Subject: Re: [revuloj] Re: pakt/o


Bernhard Pabst kirjoitti:

> Ekz-e multaj nejuristoj, jxurnalistoj ktp diras "Li posedas la
> domon", dum jure tute klare ili volas diri "li proprietas la
> domon".

Kaj tiuj "nejuristoj, jxurnalistoj ktp" tute gxuste uzas la lingvon.
Kio rajtigas juriston diri, ke mi uzu tiom strangan vorton, dum estas
tute klare, kion "posedi domon" fakte cxiam signifis. La signifon
cxiuj komprenis bone, gxis iu vortaristo komencis enporti versxajne
francan juran harfendadon kaj sxajnigi, ke "posedas" ne povas signifi
"est propriƩtaire de". Se juristo en iulanda jura tradicio volas
apartigi terminojn, li tamen ne rajtas postuli, ke tio sxangxu la
cxiutagan lingvajxon. Ni jam havas vortojn kiel "havi", "posedi",
"disponi", "propra" je nia dispono, aldonan valoron de "proprieti"
neniu gxis nun komprenigis al mi. Ankaux de fakuloj kreantaj terminojn
ni rajtas postuli lingvan prudenton.

Harri


Rispondere a