Bernhard:

> Kial vi ne mem aldonas Harri?

Mi ne konsideris la diskuton finita, ekz. estis viaj ampleksaj 
proponoj. Mi ne rigardas REVOn ia Vikipedio kun kaprice aldonataj 
sxangxoj. Mi estas nordece malrapida homo, kun ne tro fluema sango. Mi 
povas reagi al la diskutoj ne cxiutage kaj cxiumomente. Mi ne vidas 
urgxegon en la afero. Redakti REVOn estas iom malfacila tasko, 
almenaux per miaj rimedoj, cxar tusxante xml-kodan artikolon oni 
riskas rompi gxian strukturon, kaj tial mi volas esti sur firma bazo. 
Mi ecx cerbumis, cxu tute cxesi okupigxi pri laboro kun tiom 
malelegante peniga vortaro-redakta sistemo. -- Cxu suficxe da kialoj?

Sed mi do faros ion, cxar ankaux Renato subtenis tekston kun gvida 
valoro. Mi komprenis, ke Marc opinias rimarkon pli konvena ol 
plivastigon de la difino. Mi iom studos, cxu kaj kiastila rimarko tauxgas.

-- 
Harri




Rispondere a