Sergio Pokrovskij:

> Je 11/4/07, Harri:
>  > Gxis nun mi vidas la vorton "pakto" difineblan nur cxi tiel:
>  >  
>  > "Vorto malofte uzata en nomoj de iuj intersxtataj juraj
>  > interkonsentoj, precipe en ties pli-malpli popularaj nomoj."

> [...]
> Supozeble per "popularaj" vi celis ion alian -- eble "ĵurnalismaj",
> eble "vulgaraj" aŭ "neformalaj" aŭ "neĝustaj" (kio fakte estas la
> malo de la pretendata termineco).

Jes, vi pravas, mi elektis ne plentauxgan vorton. Eble mi plej celis
"neformalaj", ankaux "jxurnalistaj" aux "historiistaj" ion redonas el 
la nuancoj.

La neformalaj, iam ankaux la auxtentike formalaj, nomoj de 
intersxtataj kontraktoj ofte enhavas substantivon alian ol (similajxon 
de) "kontrakto" aux "traktato". Jen kelkaj tiaj PIV-vortoj, kiuj plej 
ofte spegulas euxropan aux euxropidan kultursferon: pakto, protokolo 
(ecx gravegaj traktatoj estas nomataj protokoloj, ekz. la Protokolo de 
Kioto), entento, konkordato, konvencio. Pactraktatoj ofte estas 
nomataj, en iuj lingvoj, per vorto kiu signifas simple "paco"; mi ne 
scias, cxu oni praktikis tian vortuzon en Esperanto. - La diversaj 
nomoj de kontraktoj estas iom alia afero ol la terminoj bezonataj por 
diversaj kategorioj de kontraktoj. Gxis nun neniu montris, ke ia 
termino "pakto", kun signifo aparta de "intersxtata kontrakto" 
"traktato", estas bezonata aux ecx fakte ekzistanta. -- La "pakto kun 
diablo" estas nenio alia ol "kontrakto".

Mi rimarkis, ke Jxeromo jam aldonis la vorton al Revo. Por igi Revon 
pli utila lingva gvidilo, mi aldonus tien la kernon de mia cxi-supra 
propono, eble en la formo "Vorto malofte uzata en nomoj de 
intersxtataj juraj interkonsentoj, precipe en ties neformalaj nomoj." 
Cxu tio estus tute kontrauxa al la kutimoj de Reta vortaro?

-- 
Harri


Rispondere a