> Laux gxi "pakto" sendube estas "t.n. fremdvorto ...", dum
> "sopimuso" certe ne (sauxno kontrauxe certe jes).

Evidente, en la malvasta rondo de la Fundamenta mondo oni povus 
interpreti ankaux (sed ne nur) tiel. En la nuntempo Esperanto alfrontu 
mondon, kie "die Mehrheit der Sprachen" estas io pli vasta. La lingvo 
ankaux jam, sur iuj kampoj, povas provadi pli sendepende vivi.

Mi ne volas forjxeti el REVO la vorton "pakto", sed nur trovi por gxi 
klarigon, kiu ebligas al leganto malcxifri, kion signifas iu "Pakto 
pri Stabileco kaj Kreskado". Tiun nomon oni eventuale renkontas en 
esperanta eldonajxo, kaj ecx parolantoj de viaj privilegiaj lingvoj 
povas profiti el iomo da gvidaj vortoj pri gxia racia uzo.

Kaj, mi petas, cxu vere iu miskomprenis, ke mi volas proponi iun
"sopimuso"? Oni diskutis, kiel diversaj lingvoj esprimas la
konceptojn, por kiuj aliaj uzas vortojn similajn al "kontrakt",
"konvenci", "traktat", "pakt", kaj proponis ekzemplojn el aliaj
lingvoj. Mi simple montris unu plian lingvon, kiu elturnigxas per pli
malvasta radikaro. Kaj la lingvo faras tion certe tute konscie: en
finnaj vortaroj vi trovas la vortojn "kontrahti", "konventio",
"traktaatti", "pakti", ecx kun difinoj, kiujn vi eble akceptus, kaj
sen malrekomendoj (krom pri "kontrahti" kiu estas cxu arkaika, cxu
humura vorto). Tamen la juristoj (tre zorgemaj pri sia vort-uzo) kaj
tradukistoj, kiuj faras la originalajn-auxtentikajn aux la tradukitajn
jurajn dokumentojn, tre malofte elektas uzi aliajn vortojn ol "sopimus".

-- 
Harri

Rispondere a