Von: "Renato Corsetti" <[EMAIL PROTECTED]>
Gesendet: Samstag, 10. November 2007 21:05

> Ne, en c'i tiu okazo mi simple forprenus la 2-an signifon en
> "monitoro" kaj kreus la kapvorton "varano" en kiu mi kopius la difino de 
> PIV:
>
> "Granda krokodilsimila rampulo el la subordo de lacertuloj vivanta en
> Afriko kaj Suda Azio."

(1) En PIV2002 estas jena difino:

Varano (Varanus) Genro de grandaj reptilioj el la subordo de lacertuloj, 
familio de varanedoj, vivantaj en Afriko kaj suda Azio (PIV).

"familio de varanedoj" aldone nur en "http://eo.wikipedia.org/wiki/Varano"; 
(kun bildo).

Pli da informoj kaj bildoj tie cxi:

// http://www.biolib.cz/en/taxon/id18540/

Renato:
> Eventuale antau' ol noti g'in ni bezonus fakulon, kiu certigus nin,
> ke temas pri lacertulo.

Tio sxajnas esti la kazo (?), vd.

// http://de.wikipedia.org/wiki/Echsen

sed mi neniel kompetentas pri tio. Cxu iu povas helpi?

(2) En ReVo:  monitoro (2) = Z Malnova nomo de la varano.

Mi konsentas kun Renato, ke monitoro por varano estas evitinda, cxar
gxi bazigxas nur sur la angla kaj monitoro cxiukaze jam havas tre diversajn 
signifojn.

Mi tamen lasus gxin, sed markus gxin evitinda. Mi lasus, cxar
- Zamenhofa
- trovebla en diversaj sciencaj datumbazoj kiel www.biolib.cz, www.itis.gov, 
kaj ekz. en la malaja Vikipedio ( Biawak ([[bahasa Inggeris: Monitor lizard) 
...). Do iuj uzantoj eble venas tra tiu pordo kaj tiel tuj estus sendita al 
la gxusta.

Amike

Bernhard




Rispondere a