Saluton, karaj majstroj! Unue dankon pro la respondoj por la dubo pri "mancxuroj". Sergio, mi ja uzos tiun formon, kiel vi konsilis. Gxi jam estas tre konata, kvankam etimologie stranga (gxi devenas de la landnomo anstataux de la popolnomo...).
Nu, mi nun skribas, cxar la radikoj amik/o kaj sklav/o en Revo aperas difinitaj per "persono" kaj "homo". Tiu emigas kredi, ke tiuj radikoj havas, kvankam ulan, neuxtran genron. Verdire amiko estas amika viro, dum amikino estas amika virino. Tial ankaux ekzistas la formo "geamikoj". Same por sklavo/sklavino. Mi opinias, ke oni devas plibonigi la difinojn de tiuj radikoj, klare dirante, ke temas pri viro, ne simple pri persono/homo. Cxu vi konsentas? Amike, Fernando
