Je 11/19/07, Fernando: [...]
> Nu, mi nun skribas, cxar la radikoj amik/o kaj sklav/o en Revo > aperas difinitaj per "persono" kaj "homo". Tiu emigas kredi, ke tiuj > radikoj havas, kvankam ulan, neuxtran genron. Verdire amiko estas > amika viro, dum amikino estas amika virino. Tial ankaux ekzistas la > formo "geamikoj". Same por sklavo/sklavino. Nu jes, principe mi konsentas: "sklavo" estas samtipa vorto kiel "reĝo" aŭ "sinjoro"; ankaŭ "reĝo" normale implicas virecon, kvankam en iuj nespecifaj frazoj "la malfacila sorto de la sklavoj/reĝoj" povas temi ankaŭ pri la sklavinoj/reĝinoj. Tamen en specifa uzo, kiam temas pri specifa persono, mi nepre ne nomus inon "sinjoro" aŭ "reĝo" aŭ "sklavo". Tamen ReVo difinas la nobeltitolojn sen rimarki la genron (kio estas neĝusta, sed iom tikla afero). -- Sergio
