Fernando Maia Jr kirjoitti:

> Nu, mi nun skribas, cxar la radikoj amik/o kaj sklav/o en Revo aperas 
> difinitaj per "persono" kaj "homo". Tiu emigas kredi, ke tiuj 
> radikoj havas, kvankam ulan, neuxtran genron. 

Sen teoriumado mi nur raportas, ke mi senhezite skribus "sxi estas 
sklavo". "Gesklavoj" estas al mi suficxe stranga vorto; vidante tian 
mi pensas, ke la skribinto havis eksterordinaran neceson akcenti, ke 
estas kaj viroj kaj virinoj. Renkontante vorton kiel "geesperantistoj" 
mi preskaux lauxte ridas. Mi povas nomi ankaux virinon mia amiko, sed 
pri tio mi almenaux scias, ke iuj aliaj opinias tian uzon nenormala.

Amike
-- 
Harri


Rispondere a