-- Fernando Maia Jr skribis: >Nu, mi nun skribas, cxar la radikoj amik/o kaj sklav/o en Revo aperas >difinitaj per "persono" kaj "homo". Tiu emigas kredi, ke tiuj radikoj havas, >kvankam ulan, neuxtran genron. Verdire amiko estas amika viro, dum amikino >estas amika virino. Tial ankaux ekzistas la formo "geamikoj". Same por >sklavo/sklavino.
Kara Fernando, Uzado de "ge" ĉe radiko tute ne indikas neneŭtralecon. Ja oni nepre uzu ĝin kiam temas pri ne(sekso)neŭtrala radiko, ĉu vira ĉu ina radiko, kiam temas pri pluralo ktp (laŭ regulo de "ge"). Tamen ne nur ĉe tiaj radikoj. Uzu kutime uzas ĝin ĉe (sekso)neŭtralaj radikoj: mi vizitis geparencojn dum la lastaj ferioj... ktp. Do uzado de "geamikoj" ne pruvas virecon de radiko "amiko". >Mi opinias, ke oni devas plibonigi la difinojn de tiuj radikoj, klare >dirante, ke temas pri viro, ne simple pri persono/homo. Cxu vi konsentas? Nu, la spertuloj opiniu. Mi kredas ke ne estas firma "solvo" por tio, kaj ke la nuna difino estas sufiĉe perfekta do. Mi revenos dum Jan. 2008! -- Luiz Portella Nova internacia libroservo: http://www.pentuvio.com/
