Von: "Wolfram Diestel" <[EMAIL PROTECTED]>
Gesendet: Dienstag, 20. November 2007 17:44

> Sebastian Cyprych: behemot (
> http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/behemot.html )

Dankon kaj gratulon, Sebastian, ke vi aldonis novan artikolon "Behemot/o". 
Miaj indikoj en [..]


Nomo de iu [laux mi oni forstreku "iu"]
biblia [laux ReVo majuskle "Biblia", vd. la tiean  "Rim.: Biblio, estas 
propra nomo, do lau gramatiko gi devus esti senartikola kaj kun la majuskla 
B; biblio, estas nomo komuna kaj nombrebla: li disdonis la bibliojn al la 
lernantoj." ]
simbola besto, ofte simboligata kiel hipopotamo. En jida [cxu vi celas 
"juda"?]
kredo, gi estas la plej potenca, nevenkebla monstro de tero [mi skribus "de 
*la* Tero" (kun artikolo kaj majuskle, sed ReVo registris nur la minusklan 
formon, do eble diskutinda); ankaux "de la tero" estas tute akceptebla por 
mi].
Rim.: En plej multaj tradukoj de biblio [la Biblio, vd. supre],
gi estas simple hipopotamo, tamen gia senco estas alia kompare kun Levjatano 
[mi konsentas kun la PIV-a majusklo; laux ReVo minuskla "levjatano", laux mi 
korektinda]
kaj Zizo. Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon gxi mangxas, 
[io ne funkciis kun la diakritoj]
kiel bovo. [1] [la ekzemplo ne klarigas la diferencon inter Behemoto kaj 
Levjatano]
2.
(figure) Io [aux Iu?]
monstra, deprime grandega, potenca. Levjatano
3.
 Kato, helpanto de Satano el [en la]
romano "Mastro kaj Margarita" [la romano nomigxas "La Ma*j*stro kaj 
Margarita http://www.esperanto.mv.ru/MM/UTF8/index.html. Mi vidis la 
malgxustan "Mastron" ankoraux en kelkaj fontindikoj. Eble oni povas 
auxtomate kontroli kaj korekti tion.]
de M. A. Bulgakov. Behemoto devus gin havi, li estas carmulo ... [2] Ci tiu, 
la stultumanto, estas la kato Behemoto. [3]
[Denove la ekzemploj ne multe helpas por klarigi la difinon. Mi cxiukaze 
kunigus 2. kaj 3. (aux tute forigus 3.), cxar la nomo de la kato, 
akompananto de la diablo, estas metaforo por signali gxian monstrecon, 
satanecon.

Denove dankon, ke vi "auxdacis".

Bernhard 

<<sin.gif>>

<<NOM.gif>>

Rispondere a