> "Fernando Maia Jr" > Nu, tio almenaux servis por montri al mi ne tiom bonvenan > esperantigon... > *Arkeano* > estas novajxo por mi. > Cxu la auxtoro de la gloso "arkeano" en Revo ja vidis tiun vorton en iu > verko aux li nur esperantigi la faman anglan vorton "archean"? Se la dua > eblajxo estos elektita, eble Revo devos korekti la gloson.
La vorto arkeano troveblas cxe PIV2 kun jena difino: arkean/o GEOL La unua tempodividajxo de antauxkabrio, iam taksita kiel periodo => proterozoiko, hadeano En miaj libroj (tamen jam malnovaj) troveblas "archaik" (pole), tamen mi ne kuragxus kontrauxi PIV-on kiu estas pli nova. Mi ne estas geologo kaj mi ecx ne komprenas kiel eratemo (ankaux PIV-a, anglosimila vorto, kiun mi pro tio ne en-ReVo-igis) diferas de erao. Mi tre hontas pro mia malkono de la aferoj kaj petas vin korekti jam ekzistantajn kaj prepari pli gxustajn artikolojn pri geologiaj, paleontologiaj kaj ministaj terminoj. Mi ankaux promesas mem ne aldonadi la novajn el tiu scienco-kampo. Bedauxrinde, mi jam en-Revo-igis artikolon pri arkeano sed oni povas gxin marki kiel evitinda kaj sendi al pli gxusta termino, cxu? > > 2007/12/13, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>: > > Cxe http://reta-vortaro.de/revo/art/mezozoik.html#mezozoik.0o.GEOL > > okazis iu teknika malglatajxo: > > paleozoikoproterozoikoarkeano > > (mankantaj spacoj aux sagetoj?) Ah, iu koboldo formangxis komojn. Mi baldaux tion korektos (se iu tradukisto ne faros tion pli frue). -- Sebastian
