> > La vorto arkeano troveblas cxe PIV2 kun jena difino: > arkean/o GEOL > La unua tempodividajxo de antauxkabrio, iam taksita kiel periodo > => proterozoiko, hadeano
Kiam aperis PIV2? (Mi vere bezonas acxeti PIV-ojn...) Nu, la libro "Cxu vi konas la Teron?" kaj la revuo "Geologio Internacia 5" (la du geologiaj verkoj konataj de mi, kiuj citas la eononarkaiko; la alia, kiun mi havas - "La bela subtera mondo" - ne traktas tiun eonon) uzas la vorton "arkaiko", ne "arkeano". Ili aperis respektive en 1989 kaj 1984. "Arkeano" ne estus malbona esperantigo, tamen gxi, se novas, malrespektas pli malnovan esperantigon, certe ne maltaugxa. La vorto arkaiko ne estas "arkaika". :-) Gxi nur devenis de la germana "archaikum". En miaj libroj (tamen jam malnovaj) troveblas "archaik" (pole), tamen > mi ne kuragxus kontrauxi PIV-on kiu estas pli nova. Vere ne nur la germana uzas similan formon al "arkaiko". Ankaux la pola, la slovena ktp. Mi ne estas geologo kaj mi ecx ne komprenas kiel eratemo (ankaux > PIV-a, anglosimila vorto, kiun mi pro tio ne en-ReVo-igis) diferas de > erao. Antaux ol analizi eratemo'n, vi atentigis min pri alia parto, kiun ni devas korekti: arkaiko ne estas erao, sed eono, pli granda divido de la terhistorio. La artikolon "Eono" de Vikipedio mi auxdacis verki ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Eono ). Vikipedio mem havas bonan artikolon pri la geologia tempskalo. Nu, eratemo "temas" pri roko, dum erao pri tempo mem. La vorto ne estas kunmetajxo de era' + tem'. Gxi estus eratem' mem. Gxi strange aux amuze devenas de "sistemo". :-) Nu, ni diras, ke "erao" estas divido de "eono": ekz-e la eonon Fanerozoiko oni dividas en la eraoj paleo-, mezo- kaj cenozoikaj. Tiu estas tempo. Kiam certa grupo de rokoj (plibone tavoloj!) reprezentas iun eraon (t.e. la grupo formigxis dum certa erao) do gxi estas eratemo. Cxu vi komprenis? Se interesas, mi povas ekspliki, kial gxi devenis de "sistemo". Mi tre hontas pro mia malkono de la aferoj kaj petas vin korekti jam > ekzistantajn kaj prepari pli gxustajn artikolojn pri geologiaj, > paleontologiaj kaj ministaj terminoj. Mi ankaux promesas mem ne > aldonadi la novajn el tiu scienco-kampo. Ne hontu! Neniu scias cxion, kiel neniu scias nenion; cxiu scias ion, kaj tial ni cxiam lernadas. Mi povos sugesti korektojn kaj ecx prepari ion, tamen mi ne scipovas verki por Revo. Ni povas kunlabori, se vi tiel volos. :-) (Almenaux tiel mi ne hontos pro mia Esperanto...) Bedauxrinde, mi jam en-Revo-igis artikolon pri arkeano sed oni povas > gxin marki kiel evitinda kaj sendi al pli gxusta termino, cxu? Trankviligxu. Unue ni devas kontroli, kiam la gloson "arkeano" aperis en PIV. Cxu nur en PIV2? Aux ankaux en antauxaj eldonoj? Amike kaj samideane, Fernando
