> Bernhard Pabst skribis:
> 
>    [laux ReVo majuskle "Biblia", vd. la tiean "Rim.: Biblio, estas
>    propra nomo ,,,]

Jes, tute prave.

> En jida [cxu vi celas "juda"?]

Tutcerte vi pravas. Mia mistajpo. Mi korektos gxin.

>    [mi skribus "de *la* Tero" (kun artikolo kaj majuskle...]

Temas ne pri la terglobo sed la tero kompare kun akvo kaj aero.

>    [la ekzemplo ne klarigas la diferencon inter Behemoto kaj Levjatano]

Verdire, la ekzemplo tute ne enhavas nomon de Behemoto :) Tial estis
malfacile montri la diferencon. La Biblio tute ne montras iun ajn
konekton inter Behemoto kaj Levjatano, tamen eble iu
trovos pli bonajn ekzemplojn en juda mitologio. Bedauxrinde mi trovis
nenie esperantlingvajn fontojn.

>    [Denove la ekzemploj ne multe helpas por klarigi la difinon. Mi
>    cxiukaze
>    kunigus 2. kaj 3. (aux tute forigus 3.), cxar la nomo de la kato,
>    akompananto de la diablo, estas metaforo por signali gxian monstrecon,
>    satanecon.

Gxuste cxar en la enretigitaj partoj de "Majstro ..." mankas gxustaj
klarigoj, mi aldonis la trian sencon kiel ne rilatan al la 2. Se
vu havas la klarigojn - bonvolu korekti tiun parton de la artikolo.

Amike

--
Sebastian Cyprych

Rispondere a