Bernhard: > insurekto > (malofte) insurekcio > ... > PIV 2002 ne notas gxin, sed nur insurekcio kaj insurgento (= > insurekcianto / > insurekciano / insurekciulo, aserte laux Grabowski, sed markita ARK). > 1.) insurgento lezas la duan parton de la 15a regulo, se oni akceptas, ke > insurekcio estas la baza formo; registri gxin kiel ARK estas en ordo por > kompreni klasikan tekston, sed en moderna uzo oni ne uzu gxin. > 2.) Cxu la sinonima "insurekto" estas bone bazita sur fakta lingvo-uzo aux > cxu la du citoj estas nur hazarda misuzo? > 3.) Cxu bazo estas verbo aux substantivo - insurekcii aux insurekcio / > insurekti aux insurekto? > 4.) Laux la difinoj en ReVo mi ne komprenas la diferencon inter insurekcio > kaj ribelo.
sercxante per kukolo (http://tekstoj.nl/kukolo) mi trovis "insurekton" malpli ofte ol "insurgento", tial mi notis "malofte". ambaux estas troveblaj en modernaj tekstoj do mi ne notis "arkaika". "insurekto" aperas teorie en 165 retpagxoj, do laux mi suficxe por registrado. laux la konvencioj de revo la nocio havas agan signifon, oni do prezentu la verbon kiel bazon. tiel pri "insurekcii". sed "insurekti" ne estis trovebla, do mi registris nur la formon "insurekto". la senca diferenco rilate al ribelo estas esprimita en la difino kaj en la tezauxra ligilo (alklaku la piedetan vinjeton): insurekcii estas *grupe* ribeli kontraux ia *politika* auxtoritato. infano ribelas kontraux gepatroj sed ne insurekcias kontraux ili. > 5.) Cxu la ReVa noto "(malofte)" enhavas la ideon "prefere ne uzu", aux > "malrekomendita"? gxi devus signifi, ke la vorto maloftas. pro la premo de kunredaktantoj mi ofte uzas gxin kiel mildigitan formon de "evitinde" (<uzo tip="stl">EVI</uzo>). mi konsentas ke la "insurekcii" kaj kromradikoj estas facile eviteblaj per "ribeli". jxeromo
