>  > se ni prinotas "insurekcion" per "rar" (malofte), ni almenaux prinotu
>  > "insurekton" kaj "insurgenton" per "evi" (evitinde).

Alexander:
> 1. Cxu ... marki ankaux "insurekcio" per "evi"?

se revuloj tiel jugxas, mi aldonos.  mi kutime ne uzas "evi" 
(evitinda) el propra iniciato.

 > Alie, leganto opinios, ke temas simple pri normala,
 > rekomendebla kaj senprobleme uzebla vorto
 > (ecx se neofte uzata)

cetere "insurekcio" ne tiom maloftas.  laux rapida kaj ne tre fidinda 
interreta esploro gxi sxajnas nur duone tiom ofta kiom "malkontento".

> 2. Cxu "evi" kaj "rar" estas reciproke ekskluzivaj?
> Ja eblas imagi formojn ne maloftajn, sed
> evitindajn kiel, ekzemple, "tielmaniere".

jes, principe eblas, kvankam mi ne vidis tian duopan markon en revo 
gxis nun.  embarase estas nur, ke ni fakte uzas "rar" (malofta) kaj 
"evi" (evitinda) kvazaux ili estus en sama skalo kaj "rar" signifus 
mildan malrekomendon aux pli gxuste kvazaux gxi specife signus vortojn 
el iom beletra, ofte latinide influita lingvotavolo.

eble nia sortimento de uz-markoj ne estas suficxe nuanca.  aliflanke 
se ni igus gxin pli nuanca, ni des pli malfacile akordigxus pri 
unuopaj okazoj.  paradokse mi pensas, ke ni pli facile akordigxus pri 
evitindeco ol pri objektiva ofteco.

"tekstaro de esperanto" kaj interreto estas la solaj mezuriloj de 
ofteco kiujn mi konas, kaj la unua tro malgrandas, la dua -- vidate 
tra nuntempaj sercxiloj -- ne fidindas.  ecx se ili tauxgus, kian 
utilon havus informo ke "frakseno" estas malpli ofta ol "insurekcio" 
(laux jxusa esploro tra kukolo)?

eble ni pli efike alirus la problemon de ofteco el la alia flanko, 
markante oftajn vortojn laux iuj el la ekzistantaj listoj, kaj 
provizante filtrilojn en la sercxilo por vidi nur tiujn oftajn vortojn?

amike

jxeromo








Rispondere a