Jxeromo skribis > se ni prinotas "insurekcion" per "rar" (malofte), ni almenaux prinotu > "insurekton" kaj "insurgenton" per "evi" (evitinde).
1. Cxu - post tiom da malkontento esprimita antauxe pri la enkonduko de tiuj nenecesaj radikoj - oni ne pretas marki ankaux "insurekcio" per "evi"? Tiel oni samtempe dokumentas la formojn, kiuj ja ekzistas, kaj avertas la uzanton de la vortaro, ke temas pri la vortoj, kiujn oni ne asimilu por aktiva uzado. Alie, leganto opinios, ke temas simple pri normala, rekomendebla kaj senprobleme uzebla vorto (ecx se neofte uzata). 2. Cxu "evi" kaj "rar" estas reciproke ekskluzivaj? Ja eblas imagi formojn ne maloftajn, sed evitindajn kiel, ekzemple, "tielmaniere". Dankon, -Aleksandro ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
