Je Wednesday 21 November 2007 07:19:36 Renato Corsetti skribis:
> j'eromo:
> >kvazaux vi skribus "korvo: evitinda. vidu: birdo".
>
> ne vere. mi simple diras, ke "ek-ribelo" au' ec' simple "ribelo"
> kovras la saman kampon de "insurekto". certe oni povus enkonduki
> dekon da novaj radikoj, ekzemple "intifad-o" (se temas pri ribelo en
> Palestino), "tamardo" (se temas pri ribelo en Irako), ktp. mi ne
> konas matematikan regulon por limigi sin, kaj pro tio mi diras: ju
> malpli da radikoj des pli bone.

- Simila afero estas ies emo nomi la prezidanton de lando/shtato/regno alie ol
aliajn prezidantojn, per aparta vorto ("prezidento"). En tiu kazo (pardonu,
Sergio, okazo) la nova PIV mencias tiun vorton, sed resendas al 'prezidanto'.

Kompari tion kun korvo -> birdo ne trafas la aferon, char uzi apartajn
radikojn au ne estas en la etnaj lingvoj afero de . Ankau la diversajn
korvojn oni devas ja iel distingi, sed tion oni faras prefere per aldonaj
klarigoj, ekz-e per adjektivoj.

Vilhelmo.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a