Jxeromo:

> jes, kial entute ni diskutas? ni ne skribos "insurekcio: vidu
> ribelo" cxar tio malgxuste prezentus la sencon de la vorto, kaj pri
> la kunesto de tri vortoformoj "insurekci" "insurekt" kaj
> "insurgent", vi bonvole turnos vin al la parolantoj de la lingvo
> por ke ili findecidu.

Jes, kial vi ne turnu al la parolantoj de la lingvo kaj registru la 
efektivan lingvouzon. Kial, ekzemple, en REVO ne trovigxas la vorto 
"popollevigxo" (Guglo: 15800 trafoj, ekz. "la hungara popollevigxo de 
1956")? Cxu tial, ke gxi ne estas "sxika" nova radiko?

Fakte la esperantaj vortaroj grave, sisteme misprezentas la lingvon. 
Jam la elirpunkto estas tio, ke oni kolektas radikojn, cxion ordigas 
laux tiuj, statistikas tiujn, ktp. Estas interese trovi novan radikon, 
kvazaux novan kreskajxon kiun oni rajtas mem difini kaj etikedi. Kiu 
zorgas pri sxipruino, sxiprompajxo aux sxippereo, ecx se ili fakte 
estas multe uzataj, sed estas grave registri "vrakon". "Profana" estas 
grava, "malsankta" ne, ktp.; tio estis nur kelkaj ekzemploj pri estoj 
kaj neestoj en REVO. -- Temas pri efektiva problemo en nia vortara 
tradicio: gxi ne tauxgas por adekvate priskribi lingvon, kiu estas 
esence senlime vortokrea, male ol ekz. la latinidaj lingvoj.

Ecx malpli ol kunmetajxojn kaj derivajxojn oni atentas du- aux 
plurvortajn esprimojn. Tre trafa, por diri la priparolatan 
"insurekcio", estus ekz. "popola ribelo", kiu havas preskaux nulan 
sxancon esti enmetita, dum "popollevigxo" aux "popolribelo" eble 
iomete kaptus atenton de vortaristo.

---

Sergio trafe atentigis pri vortoj de la tipo "testimono". Laux mi ekz. 
"insurekto" jam dangxere proksimas al tiu vortklaso.

Jxeromo skribis, ke "insurekto" aperas en 165 retpagxoj (mi trovis 
137, sed neniom gravas). El tiuj duono iel rilatas al Vikipedio, kiun 
oni nepre ne akceptu kiel fonton por ReVo, kaj kiu aperas en la 
interreto en kelkdeko da fi-kopioj reklamcelaj tiel multobligante 
cxiun vortotrovon en Guglo. La resto venas el du fontoj: plej multe el 
"Le Monde diplomatique", kelkaj el Pola Radio, tiuj lastaj ne nepre 
malfidindaj.

Unu ekzemplo pri "insurekto" en REVO estas prenita el retpagxo de Pola 
Radio, el tre mallonga teksto, kiu unu fojon nomas la aferon "Varsovia 
Insurekto", tri fojojn "Varsovia Insurekcio" kaj unu fojon parolas pri 
"Varsoviaj insurgentoj" -- vere imitinde, ekzemplodone.

La reston de la interretaj "insurektoj" eblas studi sercxante Gugle 
pagxojn, kiuj havas la vortojn "insurekto" (+kaj +estas) sed enhavas 
nek la vorton "vikipedio", nek "diplomatique", nek "polskie". Mi 
trovis 24, el kiuj la plejmulto estas mistifikaj reklamproponaj kopioj 
de hazardaj esperantaj tekstoj. -- Nu, Jxeromo fakte prave skribis, ke 
  insurekto "aperas teorie en 165 retpagxoj", do *teorie* aperas. Mi 
supozas, ke li uzis Guglon.

Mi ne vere kredas ecx miajn proprajn trovnombrojn, cxar Guglo estas 
tiom malklara, nekomprenebla kaj senregula afero, iam kun klare eraraj 
rezultoj, kion pruvas interne kontrauxdiraj rezultoj. Sed sen pli 
bonaj studoj pri la fontoj kaj pri la ekzemplaj frazoj, REVO ne 
farigxu vortaro de ia ajn Interreta Dialekto de Esperanto.


Amike
-- 
Harri













> 
> amike.
> 
> jxeromo
> 
> 

Rispondere a