Je 11/21/07, jvachey2007: [...]
> mi ne konsentas. infano ribelas kontraux gepatroj sed ne > insurekcias kontraux ili. insurekcio estas ago grupa, politika aux > milita. La problemo pri tiaj vortoj specialaj estas, ke ili konsiderinde malfaciligas la lingvon per la kapricoj de nacilingvaj kutimoj. Ekz-e oni senprobleme povas diri "ribelo de la ŝipanaro"; sed ĉu eblas diri "insurekcio de la ŝipanaro"? Ĝi certe estas grupa, kaj tre bone povas havi motivon politikan. Multaj tiaj vortoj aperas pro simpla nescio de la lingvo, ekz-e antaŭ kelkaj tagoj en s.c.e. forumano menciis "testimojn de Jehovo" -- evidente li ial forgesis la esperantan vorton "atestanto". Mi facile imagas ke baldaŭ fervora kolektanto plukos tiujn "testimonojn" kiel vorton registrindan kiu pliriĉigos Esperanton de nova nuanco. -- Sergio
