Je 11/22/07, Yury: [...]
> Mi ne scias, kiel estas en la franca originalo, France estas ankoraŭ pli malklare, tie estas "debout", adverbo kiu signifas "surpiede, sur la piedoj" aŭ "surpieden, sur la piedojn" (la franca lingvo tiojn ne distingas) -- do, "stare" aŭ "ekstaru, leviĝu". > sed en la rusa varianto, se vi memoras, la unua vorto estas > "ekstaru" - kaj mi ĉiam pensis, ke temas pri "ekstaru de sur la > genuoj" (t.e. el la sklava stato). Do ne temas rekte pri > ribelo/revolucio (kvankam sendube estas metafora aludo al ĝi). Kio alia estas la revolucio, ol leviĝo de la subpremitita stato? Evidente tio estas la signifo metafora, sur kiu estas bazita la "popolleviĝo", nia "восстание", la angla "uprising" ktp. Plej interesa estas, ke ankaŭ al la francoj tio estas evidenta kaj ke franco spontanee uzis tiun saman metaforon. Cetere, eĉ en la franca ne maleblas diri "se soulever, soulèvement". > Do, se mi tradukus el la rusa, mi preferus ĝuste "ekstaru". Sed > ankaŭ "leviĝu" ĉi tie mi komprenas ne kiel "ribelu", sed kiel "levu > vin el la sklava stato". Jes. Kaj kompare kun "ribelu", en tio estas malpli da spitemo sed pli da pozitivo. [...] >> Mi ne estas certa pri tiu nuanco; kaj entute, ĉu vere necesas distingi >> ĝin? Finfine, kial ne diri simple "spontanea ribelo", se temas pri >> spontanea ribelo? >> kp >> стихийный мятеж >> народный бунт >> Tioj povas malgrandskalaj, kvankam "popola" kaj "spontanea". > Mi ne tute komprenas - kial ne eblas uzi la vorton "ribelo" kaj en > tiuj ĉi okazoj kaj en la okazo de "восстание"? Eblas. Tamen ial ĝi impresas malpli vaste -- ĉar "popola ribelo" ial pli volonte percepteblas kiel epiteto _kvalita_ ol rilata (ribelo kiu havis trajtojn popolajn -- ne nepre granda, sed eble kruela kaj sensenca); dum en "popolleviĝo" ĝi mi pli volonte vidas la epiteton _rilatan_ (de la tuta popolo). >> Eble oni povus ne fari ĝin. Tamen ni ja vidas, ke "popolleviĝo" estas >> lingva fakto, eĉ se la vortaroj rifuzas ĝin agnoski. > Tio estas nerefutebla argumento. Sed iom ambaŭtranĉa, ĉu vi ne trovas? > Ja oni povas tute same argumenti pri "insurekcio". Jes. Oni do havu ambaŭ en la vortaro. Tamen estas du aferoj: 1. Kiun ni rigardu preferinda. 2. La "popolleviĝo" ja devas aperi. Ĉar normala procedo de la vortaristoj estas registri nur la radikojn; sekve de tio, la uzanto de nacilingva-esperanta indekso vidas nur la interlingvaajn radikvortojn, kaj ricevas nenian informon pri sufiĉe tradiciaj, kaj ofte pli bonaj, kunmetaĵoj. Sekve de tio la radiŝparaj formoj maloftiĝas, kaj Esperanto perdas sian kunmetemon, rigidiĝas. -- Sergio
