Yury Finkel skribis:
>Ne mi parolis pri serĉilo. Mia revo estis tia: al ĉiu radikvorto
>atribui "klason de ofteco" (A,B,C...) kaj indiki ĝin en ĉiu vortara
>artikolo. (Aldone oni povus aranĝi filtrilon por montri nur artikolojn
>[...]
>de ilia reala ofteco, t.e. la radikoj el la klaso A estu _nepre
>lernendaj_ por ĉiu lernanto de Esperanto (en kvanto proksimume
>2500-3000 radikoj). Do ne temas pri aŭtomata eltrovado de la listo.
>
>Do, la ĉefa malfacilaĵo estas kompilo de tia aŭtoritata listo; mi mem
>opinias min nekompetenta pri tio. Ideale estus, se tian liston
>kompilus la Akademio aŭ alia aŭtoritata komisiono; sed tio plej
>verŝajne ne estas realigebla, kiel ĉiuj revoj ;)

Laux mi la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio parte respondas al 
via revo.  Je kio diferencas via revata listo disde BRO?  Cxu nombro 
de radikoj?

Aldone mi informas vin pri la nova Esperanto-Japana Vortaro (2006), 
kiu markis sume 2400 kapvortojn (radikojn) per rangoj A, B kaj C 
laux la graveco jugxita de la komplantaro.  GOTOO Hitosi, unu el 
la kompilintoj, prelegis en la lasta IKU pri la afero sub la titolo "La 
Vortaro por Lernantoj".  Gxi estas legebla cxe:
http://www.uea.org/pdf/IKU2007.pdf

Amike,
Vastalto

Rispondere a