2007/11/26, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: > Kial oni bezonu serĉilon por tio? Se vi volas fari oftecliston, prenu > bonan tekstaron, disvortigu, ordigu kaj nombru la duoblaĵojn. Sufiĉe > facila ekzerco pri skriptoverkado.
Ne mi parolis pri serĉilo. Mia revo estis tia: al ĉiu radikvorto atribui "klason de ofteco" (A,B,C...) kaj indiki ĝin en ĉiu vortara artikolo. (Aldone oni povus aranĝi filtrilon por montri nur artikolojn el klasoj A, A+B, A+B+C ktp laŭ elekto). Tamen malfacileco de tiu afero konsistas ne en la teknika flanko (sufiĉe simpla), sed en la "organiza", ja necesas fari pli-malpli aŭtoritatan oftecliston - ja estas nepermesende, ke en ĝin penetru oftaj eraroj kaj ke ĝin influu individuaj preferoj de apartaj aŭtoroj. Krome, mi revis, ke en la klason A oni aldonu ĉiujn _bazajn_ radikojn kaj afiksojn, sendepende de ilia reala ofteco, t.e. la radikoj el la klaso A estu _nepre lernendaj_ por ĉiu lernanto de Esperanto (en kvanto proksimume 2500-3000 radikoj). Do ne temas pri aŭtomata eltrovado de la listo. Do, la ĉefa malfacilaĵo estas kompilo de tia aŭtoritata listo; mi mem opinias min nekompetenta pri tio. Ideale estus, se tian liston kompilus la Akademio aŭ alia aŭtoritata komisiono; sed tio plej verŝajne ne estas realigebla, kiel ĉiuj revoj ;) -- Yury Finkel
