> Bernhard:
>
>>Demando al la cxi tieaj Ak-anoj: Kiam estos "baldaux" kiel asertite de
>>Sergio? Post jaro, post kvin aux dek jaroj?
>
> Post malpli ol jaro, se c'io funkcias glate.
>
> Amike
>
> Renato

Dankon, Renato,

sed je klara gvido oni probable ja ne rajtas esperi, sendepende kiel la AdE 
decidos, cxu ne? Se oni relegas la lastan "deklaron" pri Egipto kaj Koreo, 
la kerna frazo estas " Tial uzado de la vortoj KOREO kaj EGIPTO kun genta au 
landana signifo ne malobeas la 15-an regulon ..."

// http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/koreo_egipto.html

Dum antauxe estis klara indiko
  "La formo Koreujo estas kontraufundamenta. La sola formo, kiu obeas la 
Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj. La sola formo, kiu 
obeas la Fundamenton estas la landnomo Egipto; ties anoj estas Egiptanoj."

  aktuale validas nur: " neniu el la landnomoj Koreo, Koreujo, Koreio; 
Egipto, Egiptujo, Egiptio malobeas al la reguloj de la Fundamento de 
Esperanto."

  Rezulto do: ludo reen al nulo, anything goes, malpli da klaro ol antauxe. 
Kial cxe Ukrajno estu alia?

  Bernhard

Rispondere a