De: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>

> --- Bernhard:
>
> [...]
>
>> "Falsaj parencoj" estas radikoj kun radikfinoj identaj al Ea
>> "sufiksoj", do ekz-e
> ....
>> navet-, kiu kolizias kun nav/et-
>
> PIV2 preferas "navedo"n ("naveto" plusendas al "navedo")

Se vi, Sergio,

foje traktus iun temon iom profunde kaj precize, vi konus la sorton de 
la -ed-vortoj el PV1934, kiu farigxis -et-vortoj en PIV1970 kaj en PIV2002 
(parte) estis resxangxita al -ed:
muskedo (PV1934) > musketo (PIV1970) > muskedo (PIV2002).
Same pri navedo, kiun vi malkovris, sed malsame pri baledo (1934) > baleto 
(1970) > baleto (2002), cxar baleto = 6aOA 1935. La tutan serion vi cetere 
trovas cxe Pabst, Esperanto aktuell 5/2002, p. 4-7.

>> balet-, kiu kolizias kun bal/et
>
> Mi preferas "baledo"n.

Mi ankaux, sed tamen 6aOA 1935. En via Komputika Leksikono tamen disketo.

>> Resume: La aserto de Sergio, ke "oni sxangxas" -in al -en estas
>> gxusta nur por la esceptaj kazoj. Por la granda plimulto la malo
>> estas vera.
>
[...]
>
> Tute male, ĝuste konservado de -in en ulgenra [? cxu virgenra, maskla?] 
> vorto estas escepto. [! nun vi do jam limigas vian unuan facil-animan 
> aserton tro vastan!?]

Iom serioza studo pri la -in/-en-vortoj el via plumo estus tre bonvena. 
Multajn indikojn vi trovas en diversaj tekstoj de Rikardo Sxulco el la fino 
de la 1980-aj jaroj (li jam tiutempe forte pledis por -en anstataux -in). 
Pri tiaj rapide elkracxitaj asertoj Sergieskaj tamen ne indas diskuti. Ili 
tro evidente kutimas esti pripensitaj ne pli longe ol du minutoj.

Amike

Bernhard 

Rispondere a