Je 12/4/07, Bernhard: [...]
>> Tute male, ĝuste konservado de -in en ulgenra [? cxu virgenra, >> maskla?] vorto estas escepto. Ne. Ĝuste "ulgenra". Se mi diras, ke "la rusoj kaj germanoj faras tiel", tio normale koncernas ankaŭ la rusinojn kaj germaninojn, do la koncernaj vortoj indikas ulojn, ne sole virojn. Tamen oni ja povas neprigi inecon, kaj tial ĝuste ĉe la ul-vortoj la fina -ino estas speciale ĝena. Angle tio nomiĝas "animate gender". Por la landa signifo "Ukraino" estas ne pli ĝena ol "Agentino" aŭ "Burkino"; sed por la genta senco "ukraino" estas pli ĝena ol estus "pingvino" -- kiun ni tamen transformis en "pingveno"n. Tamen la Akademio probable faros, unu post la alia, ĉiujn eblajn stultaĵojn, kiajn eblus fari, sen preterlasi eĉ unu: - Unue ĝi faris "UKRAJNO"n landonomo, kontraŭ la memkonscio de la koncernatoj; - Poste ĝi korektos ĉi tiun konceptan eraron, sed elektos el la du rivalaj radikoj tiun kiu malpli taŭgas por indiki personon. >> [! nun vi do jam limigas vian unuan facil-animan aserton tro >> vastan!?] Mi ne scias kiun aserton vi elfantaziis (kaj tio malmulte min interesas). [...] > Pri tiaj rapide elkracxitaj asertoj Sergieskaj tamen ne indas > diskuti. Ili tro evidente kutimas esti pripensitaj ne pli longe ol > du minutoj. Mi estas pli pacienca ol Jurio kaj ne tuj aldonis vin al mia ignorlisto, tamen nun mi tamen faros tion. Mi povas ĝui spritan ŝercon, eĉ pikan, tamen se ĝi estas sprita. Sed via esprimmaniero estas neniom sprita, ĝi estas simple vulgara, kaj via aplombo estas simple stulta. Viaj kontribuoj ne estas sufiĉe interesaj por kompensi la malbontonon. Adiaŭ. -- Sergio
