--- Bernhard:

[...]

> "Falsaj parencoj" estas radikoj kun radikfinoj identaj al Ea
> "sufiksoj", do ekz-e

> ukrain- kiu kolizias kun -in (sed ne estas reduktebla al ukra-)

AnkaÅ­ "beduino" ne estus reduktebla al bedu-.

> kaset-, kiu kolizias kun kas/et-

Kaj tial oni preferas "kasedo"n n (vorto oficiala!).

> navet-, kiu kolizias kun nav/et-

PIV2 preferas "navedo"n ("naveto" plusendas al "navedo")

> balet-, kiu kolizias kun bal/et

Mi preferas "baledo"n.

> ktp.

[...]

> Resume: La aserto de Sergio, ke "oni sxangxas" -in al -en estas
> gxusta nur por la esceptaj kazoj. Por la granda plimulto la malo
> estas vera.

Donu ekzemplojn de komunaj vortoj kiuj indikas ulon ne speciale
inseksan, kiuj finiĝas je -in.  Mi trovas nur

ĉino -- sed ĉ klare ne estas traktebla kiel radiko, la solkonsonantaj
radikoj en Esperanto ne ekzistas;

muezino -- vorto kiu povas ekzisti nur sekve de malesto de islamaj
esperantistoj; por islamanoj, tion ege sentemaj pri la seksaj
distingoj, tia vorto estus evidente malakceptebla (kaj kompromita por
Esperanto).

Male, ul-vortoj kun modifita -in estas pli multaj:

kuzino -> kuzo
fraÅ­lino -> fraÅ­lo
mandareno (homo) <> mandarino (botanikaĵo)
saracin -> saraceno
...

kaj la tuta serio da antaÅ­nomoj, kiel Valenteno, AÅ­gusteno,
Konstanteno ...

Tute male, ĝuste konservado de -in en ulgenra vorto estas escepto.

-- 
Sergio




      
____________________________________________________________________________________
Be a better pen pal. 
Text or chat with friends inside Yahoo! Mail. See how.  
http://overview.mail.yahoo.com/

Rispondere a