> > Mi kore salutas cxiujn ReV-ulojn okaze de la Zamenhof-tago.
Mi esperas, ke tiu tago estu rememoriginta nin cxiujn pri la graveco kaj neceseco de inteligenta internacia komunikado per de unu nura nauxtra lingvo, markita de fratecaj kaj pacaj intencoj. :-) Cxar gxi ankaux estas Tago de la Esperanto-Libro: Cxu iuj ne volas acxeti > terminarojn de siaj fakoj (Fernando: cxu vi posedas - eble ecx proprietas > - > jam la Geologian Vortaron de Hoeeg 1989 kun multaj ekz-oj pri nafto / > petrolo cxerpitaj el la geologia fak-literaturo: > > Geologia vortaro Kategorio Terminaroj Prezo 19.50 €, sesona rabato ekde 3 > ekz. Oslo, 1989 Universitetsbiblioteket i Oslo (Zorge referencita > terminaro, kun koncizaj difinoj kaj uzekzemploj, plus norvega-Esperanta > vortpara indekso. Red. Tom Arbo Høeg ISBN/ISSN 8270001503 Formato 117 > paĝoj, 24 cm Mi dankas vin pro la indiko, Bernhard! Nur nun mi konis tiun verkon. Mi sercxis en la UEA-katalogo geologiajn verkojn, tamen tiu vortaro estas nur en la kategorio "terminologio", ne en "geologio", kaj gxia titolo estas "geologiA", do mi ankaux ne trovis gxin, sercxante pri "gelogiO". Cxiel mi ankoraux estas simpla komecanto, nu, mi kvazaux jxus lernis Esperanto, antaux unu jaro kaj kelkaj monatoj. Tial mi ankoraux bezonas koni multajn verkojn. :-) Mi certe acxetos tiun kaj aliajn, kiaj la vortaroj. (N)P(I)V-ojn ekz-e mi ne havas, pro tio Revo estas grava kaj utila projekto por mi, kiun mi admiras, malgraux kelkaj kritikoj, iujn ne tiom justaj. Nu, refoje dankon pro la indikon de tiu verko! :-) Samideane, Fernando
