Von: "Fernando Maia Jr" <[EMAIL PROTECTED]>

> Mi dankas vin pro la indiko, Bernhard!

Ne dankinde, Fernando. Pliajn indikojn, ankaux pri elcxerpitaj terminaroj, 
oni trovas en la tre lauxdinda bibliografio de Ockey / Sutton 1982/2002:

// http://www.uea.org/dokumentoj/bib/index.html

Tie pri geologio kaj mineralogio unu plia verko de Hoeeg (+).

// http://www.uea.org/dokumentoj/bib/specialaj_vortaroj.html#GEOLOGIO

Kvankam Ockey/Sutton miascie estas la plej ampleksa bibliografio pri 
Esperantaj vortaroj kaj terminaroj, ecx gxi ne estas kompleta. Ekz-e gxi ne 
mencias la "Geologian Leksikoneton" en Dudich, Cxu vi konas la Teron, 
Budapest 1983, p. 132-140, kiun vi ja konas.

Estas mirinde, kiom da terminaroj jam ekzistas, kiom da penoj kaj laboro 
tiukampe jam estas faritaj dum jardekoj. Bedauxrinde la efiko gxenerale 
estas limigita, cxar la libroj aux brosxuroj ofte estas nur malfacile 
akireblaj. Tial multaj kutime kvazaux de nulo "denove inventas la radon", 
kiel oni diras mialingve, anstataux plukonstrui sur la bazo kreita ofte jam 
antaux jardekoj.

Bonan dimancxon al vi

Bernhard 

Rispondere a