Bernhard:
>Estas mirinde, kiom da terminaroj jam ekzistas, kiom da penoj kaj laboro
>tiukampe jam estas faritaj dum jardekoj. Bedauxrinde la efiko gxenerale
>estas limigita, cxar la libroj aux brosxuroj ofte estas nur malfacile
>akireblaj. Tial multaj kutime kvazaux de nulo "denove inventas la radon",
>kiel oni diras mialingve, anstataux plukonstrui sur la bazo kreita ofte jam
>antaux jardekoj.

Jen unu el la maloftaj okazoj, kiam mi povus plene subskribi aserton de 
Bernhard.

Krei novan terminon ne esplorinte la terminarojn de niaj antauxuloj estas 
grava fusxo. Kaj kiam oni esploris, kaj trovis "nekontentigan" terminon, 
necesas ree demandi sin, cxu vere la formo, kiun oni taksas preferinda, 
alportas tiom multe da avantagxoj, ke indas malstabiligi la cxi-fakan 
terminologion.

Marc


Rispondere a