> Bernhard:
>>Estas mirinde, kiom da terminaroj jam ekzistas, kiom da penoj kaj laboro
>>tiukampe jam estas faritaj dum jardekoj. Bedauxrinde la efiko gxenerale
>>estas limigita, cxar la libroj aux brosxuroj ofte estas nur malfacile
>>akireblaj. Tial multaj kutime kvazaux de nulo "denove inventas la radon",
>>kiel oni diras mialingve, anstataux plukonstrui sur la bazo kreita ofte 
>>jam
>>antaux jardekoj.
>
> Jen unu el la maloftaj okazoj, kiam mi povus plene subskribi aserton de
> Bernhard.
>
> Krei novan terminon ne esplorinte la terminarojn de niaj antauxuloj estas
> grava fusxo. Kaj kiam oni esploris, kaj trovis "nekontentigan" terminon,
> necesas ree demandi sin, cxu vere la formo, kiun oni taksas preferinda,
> alportas tiom multe da avantagxoj, ke indas malstabiligi la cxi-fakan
> terminologion.
>
> Marc

Mi gxojas pri via konsento.
Mi antauxgxojas estonte legi precizajn citajxojn el fakaj terminaroj ankaux 
de vi. Bedauxrinde - laux mia memoro - vi lastatempe apenaux faris.

Amike

Bernhard 

Rispondere a