Kara Fernando,
Mi ne kompetentas por respondi koncerne "arkeano"-n ktp, sed en via mesagxo
mi rimarkis komentindajn aferojn.
>Ne hontu! Neniu scias cxion, kiel neniu scias nenion; cxiu scias ion, kaj
>tial ni cxiam lernadas.
Tute gxuste. Iuj scias pli ol aliaj en difinitaj kampoj, kaj estas bone, ke
gxuste tiuj instruu la aliajn.
>Mi povos sugesti korektojn kaj ecx prepari ion, tamen mi ne scipovas verki
>por Revo.
Do bonvolu lerni. Estas pli komplike, ol en Vikipedio, sed por scienculo
tio prezentas neniun malfacilajxon.
>Ni povas kunlabori, se vi tiel volos. :-)
Gravas cxefe, ke volas tion _vi_, kaj ke vi intervenu en viaj kompetentokampoj.
>(Almenaux tiel mi ne hontos pro mia Esperanto...)
Vi estas fresxbakita E-parolanto, do neeviteble eraras, kvankam jam skribas
presaux senerare. Tio en si mem ne gravas, sed kiam vi partoprenos en
redaktado de artikoloj, konsciu, ke vi respondecas sola pri viaj
kontribuoj. Via plej severa revizianto devas esti vi.
>Unue ni devas kontroli, kiam la gloson "arkeano" aperis en PIV. Cxu nur en
>PIV2? Aux ankaux en antauxaj eldonoj?
Mi povas nur subteni vian esprimitan deziron akiri PIV2. Tamen intertempe
vi povas trovi la vortlistojn (versxajne kun restantaj eraroj) cxe:
http://pagesperso-orange.fr/kursoj/piv1/piv1.htm
http://pagesperso-orange.fr/kursoj/piv2/piv2.htm
Kore,
Marc