Je 12/17/07, Marc: [...]
> La vorto ankoraux ne aperas en Vortaro de Esperanto. Eble indus > reiri al la kvara OA por vidi, cxu gxi enhavas nacilingvajn > tradukojn kaj kiujn. La franca "jumeau", sametimologia kiel > "gxemelo", klare montras nur al "unu el du"; sxajnas male, ke la > rusa "bliznecy" signifas "unu el pluraj". Kiam oni parolas ruslingve pri akuŝoj, oni malofte diras "близнецы"; oni preferas vortojn pli precizajn kaj klarajn: двойня; двойняшки = duopo da naskitoj; dunaskitoj тройня; тройняшки = tropo da naskitoj; trinaskitoj "Близнецы" aludas aliajn aspektojn, ofte la similecon (kiel la franceca "sozio", kio tamen ruslingve estus "двойник"). "Ĝemeloj" ne estas tre esperanta vorto, dum longa tempo ekzistis nur la pli precizaj "dunaskitoj", "trinaskitoj" ktp. "Ĝemeloj" estas kapitulaco de la racio antaŭ la naturisma fuŝo. Iom aparta afero estas la uloj koncipitaj en unu sama ovoĉelo. Sed ankaŭ por tiuj la kunmeto estas evidenta (samovuloj). -- Sergio
