jxeromo: >marc: > > sxajnas al mi, ke ankaux PIV1 agnoskas la eblon de pli > > ol du gxemeloj. Tio estas por mi pli konvinka. > >kiel dirite kaj pv kaj piv1 konservas difinon "cxiu el la idoj naskitaj cxe la >sama akusxo". la sxangxo al "du" en revo okazis en 2006.
Aha, komprenite. Do la "korekto" de la difino estis efiktivigita de N. Parker, supozeble laux la instruo de NPIV. Plia okazo bedauxri, ke ni ne scias, laux kiu argumento la NPIVa skipo sxangxis la difinon. La vorto ankoraux ne aperas en Vortaro de Esperanto. Eble indus reiri al la kvara OA por vidi, cxu gxi enhavas nacilingvajn tradukojn kaj kiujn. La franca "jumeau", sametimologia kiel "gxemelo", klare montras nur al "unu el du"; sxajnas male, ke la rusa "bliznecy" signifas "unu el pluraj". Kore, Marc
