Aleksandr: > Russ Williams: > > > Mi supozis ke ReVo celas ne sxangxi/pligrandigi difinojn de vortoj > > kiuj jam havas oficialajn kaj tradiciajn difinojn. Oni povus ja > > argumenti ke estus pli logike/racie/elegante se "gxemelo" temis pri > > pluraj samtempe nasktitoj anstataux specife pri nur du... tamen, la > > vorto "gxemelo" sxajnas temi specife pri du en cxiu vortaro kiun mi > > kontrolis, kaj tio sxajnas esti la oftega uzado de la vorto. Do > > surprizas min ke homoj proponas tiom rapide sxangxi gxian difinon > > tiel. Se estus en ordo sxangxi la difinon de "gxemelo", kial ne > > sxangxi multajn aliajn difinojn, kiujn iuj homoj trovas > > strangaj/malkonvenaj/nelogikaj/ktp? Cxu nur mi hezitas fari tian > > aferon? > > Kara Russ, > > Al mi sxajnas, ke vi miskomprenas la esencon de tiu cxi diskuto. > Vi sxajne imagas la aferon tiel, kvazaux ie (eble en Plena Ilustrita > Fundamento de Esperanto en la verda cxielo ;) jam ekzistas > difino de la nocio "gxemelo". Fakte ne estas tiel, kaj ni penas > ekstrakti tian difinon el la efektiva uzado. > > Kiel mi ilustris per realaj ekzemploj, oni ja uzas la > vorton "gxemeloj" por pli ol du kunnaskitoj.
La "efektiva uzado" estas estajxo same mita, kiel la "Plena Ilustrita Fundamento en la verda cxielo". La regulo de REVO estas, ke antaux ol sxangxi ion necesas trovi ekzemplojn kaj prefere auxtoritatajn. Beaucaire estas miavide suficxe auxtoritata auxtoro, sed la cititajn parolojn li metas en la busxon de "simplanimulino", kaj eble per tio celas komikan efekton. Oni do restu singardaj. Sed sxajnas al mi, ke ankaux PIV1 agnoskas la eblon de pli ol du gxemeloj. Tio estas por mi pli konvinka. Kore, Marc
