--- Russ Williams:

[...]

> Mi ne komprenas kial iu sentus bezonon cxiam indiki sekson se temas
> pri "privataj rilatoj" sed ne pri profesiaj rilatoj.  Kial la sekso
> de (ge)amikoj tiom gravas ke cxiam indikendas, sed la sekso de
> (ge)kolegoj ne gravas?

En la klasika Esperanto la genro de la kolegoj ja estas semantika.
Laux la Fundamento,
"Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto
estas kuracistedzino".

La neindiko de la semantika genro en la profesioj estas sekvo de
ideologia premo; oni povas debati, cxu tio estas diskriminacio en la
profesia agado, cxu oni diru "la regxo Elizabeto la Dua kaj la princo
Diano" ktp; tamen la amikeco ja principe estas diskriminacio.  Miaj
rilatoj kun la patro estis aliaj ol miaj rilatoj kun la patrino;
kvankam tutcerte estis multaj aferoj pri kiuj ambaux gepatroj rolis
egale.  Simile estas pri la rilatoj kun la amikoj kaj amikinoj.

-- 
Sergio





      
____________________________________________________________________________________
Looking for last minute shopping deals?  
Find them fast with Yahoo! Search.  
http://tools.search.yahoo.com/newsearch/category.php?category=shopping

Rispondere a