>  >> Tio estas kiel aserti ke la dungato kaj la dunganto havas egalajn
>  >> rajtojn, kaj postuli ke "dungi" estu egale la ago de la dunganto
>  >> kaj de la dungato. Ruslingve la du agoj estas nomataj malsame --
>  >> kaj prave tiel.

>  > Por mi estas evidenta malsimetrio inter dunganto kaj dungato (la dua
>  > laboras por la unua kaj devas sekvi ordonojn de la unua; la rilato
>  > bazigxas en komerca neceso anstataux libera elekto baze de amo; la
>  > dunganto havas la oficialan potencon en la arangxo; la dunganto ofte
>  > havas plurajn dungatojn sed ne renverse; ktp), sed ne estas tia
>  > evidenta malsimetrio inter edzo kaj edzino (aux eventuale edzo kaj
>  > edzo, aux edzino kaj edzino).
> 
> Kaj por mi estas evidenta malsimetrio inter edzo kaj edzino, cxar la
> familiaj, la biologiaj roloj de patro kaj patrino ja estas malsamaj.
> La patro ne gravedigxas, ne naskas kaj ne mamnutras la infanojn. La
> diferenco estas pli profunda ol inter mi kaj mia estro.
> 
> Ankaux la legxoj gxenerale vidas tie pli fundamentan diferencon, cxar
> en granda plimulto da sxtatoj samseksaj matrimonioj estas
> malpermesitaj -- dum tute male, oni malpermesas seksan diskriminacion
> cxe dungado. Tio do ne estas loka apartajxo de mia lingvo, tio estas
> tutmonda distingo jura (rilate kiun tamen la okcidentaj lingvoj estas
> neadekvataj).

Tio ja estas tikla afero. En lando kie viroj kaj virinoj estas plene 
egalaj en la okuloj de la leĝo, mi diras ke ne estas efektiva leĝa 
malsamo inter edzo kaj edzino. Tamen, estas sendube tradiciaj kaj 
biologiaj malsamoj. Eble ni bezonas kunmetitan vorton kiel "edzparano" 
por leĝaj aferoj, por pli klare distingi.

Tamen, estas emo en Usono malfortigi la malsamon: kvankam patrino 
ankoraŭ naskas, multaj patrinoj ne plu mamnutras, kaj se oni nutras 
infanon per botelo, patro povas fari ĝin tiel bone kiel patrino.

Do mi ne scias, kien iros okcidentas socio, kaj mi ne scias, kiel reagos 
okcidentaj lingvoj, kaj mi ne scias kiel reagos Esperanto. Se Esperanto 
subtenas unu aŭ alian el tiaj vidpunktoj en mondo kie ambaŭ havas 
bilionojn da subtenantoj, kiel ĝi povas esti neŭtra lingvo?


Rispondere a