> Filo aux filino?

Li estas tre bela filo. Liaj personaj nomoj estas "Richard Kieran", laŭ 
la nomoj de niaj patroj. (Mia bopatro estas Richard, kaj mia patro 
Kieran). La nomo Richard (aŭ variaĵo) estas konata en multaj eŭropaj 
lingvoj, sed la nomo Kieran estas malpli ofta. Ĝi estas irlanda nomo, aŭ 
pli precize angligita formo de la gaela "Ciarán", eble "Nigreto" aŭ 
"Nigriĉjo", el "ciar" "nigra". Li pezis 3.5 kg kaj mezuris 51 cm.

Mi eble diros "Riĉjo" kiam mi alparolas lin Esperante. (Kaj kvankam mi 
ne insistos ke li ĝin lernos, me certe fojfoje parolas ĝin al li.)

> Mi dirus "ĉirkaŭfeta likvo", simile al la rusa termino "ĉirkaŭfetaj
> akvoj" (околоплодные воды).
> 
> Germane "Fruchtwasser"; Krause tradukas tion per "ĉirkaŭfeta fluidaĵo".
> La ŝtelista "amniolikvo" por la normala homo estus nekomprenebla.

 > Mi kaj mia edzino uzis tiun esprimon, eble "la akvo rompig'as", c'ar
 > s'i parolas angle denaske kaj en mia denaska itala same oni diras "la
 > akvoj rompig'as". Vers'ajne iom pli logike estus diri "la membrano
 > rompig'as".

 > Pri via demando, mi dirus se mi bezonus la esprimon: "la amniaposxo
 > rompigxis". France oni diras " elle a perdu les eaux". Do ne tiel mi
 > dirus en Eo. La vorto "posxo" placxas al mi tiuokaze.
 > La vorto "amnio" estas en mia vortaro de "G.Waringhien".

 > "Cirkauxfeta likvo" bone taugas por priskribi la antauxnaskan
 > medion/cirkauxajxon de la bebo. Tamen "la
 > cirkauxfeta likvo elfluis pro rompigxo de la membrano" estas "peza"
 > por priskribi fakton kiu okazas dum nasko.

 > Espereble, ne, cxar tio estas tute nelogika dirmaniero. Se uzi "akvo",
 > kial ne diri simple: "sxi ellasis la akvon"?

 > Tre interesas koni tiu esprimo de via granda lando. En mia lando,
 > Brazilo, oni preskaux diras la saman, sed cxi tie oni anstatauxigas
 > akvo'n per vorto kia posxo. Cxi tie ni diras: "a bolsa dela estourou"
 > (sxia posxo rompigxis). Mi kredas, ke similas en Francujo, laux tio,
 > kion simpatie rakontis Mireja.

Dankon pro la sugestoj. Kvankam mi ŝatas la esprimon "la poŝo rompiĝis", 
mi iomete dubas se ordinara personon komprenas kion mi volas diri per 
tio. Do, mi pensas ke eble "ŝi ellasis la akvon" estas eble la plej bona 
esprimo.

Rispondere a