Teodoro: >Mi patrigxis cxi-semajne
Gratulojn! Parolu en Esperanto kun la bebo, se vi volas. Vi vidos, ke tio estas facila kaj amuza. >Cxirkaux la feto en la utero estas amnia fluajxo. Kelkfoje dum la >naskado, kelkfoje jxus antauxe, la amnio rompigxas. En la angla, ni >diras pri la patrino ke "sxia akvo rompigxis". Cxu en Esperanto oni uzas >tiun esprimon? Aux kiel oni esprimas tion? Mi kaj mia edzino uzis tiun esprimon, eble "la akvo rompig'as", c'ar s'i parolas angle denaske kaj en mia denaska itala same oni diras "la akvoj rompig'as". Vers'ajne iom pli logike estus diri "la membrano rompig'as". Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
