> Mi dubas, ke iu ajn el la du solvos la nian problemon pri Unikodo; en la
> retejo de Mailman, mi trovis la informon ke oni riparos Unikodon en 3.0, kiu
> pensigas ke la nuna versio (2.1) ne traktos ĝin korekte. Kaj mi ne trovis eĉ
> mencion de Unikodo en la manlibro por Listserv.

La diskutlisto de la Fonduso pri Esperantiko funkcias per "mailman" 2.1.9. Laŭ
mia sperto, normalaj literoj kun supersignoj riceviĝas tra ĝi sen problemo.

Krome, "mailman" apogas, aŭ evoluigatas por apogi, 40 lingvojn kun diversaj
signaroj, inter ili la korean, la hebrean, la japanan, la islandan, la rusan,
la vjetnaman kaj Esperanton. La laboro traduki ĝiajn etikedojn al Esperanto
ŝajnas stagnadi. Mi demandis antaŭ 1-2 jaroj al la tradukadantoj kio okazas
kaj ricevis stagnindikan respondon. Uzi "mailman" eble helpus ke la revuloj
transprenu kaj finu tiun Esperanto-tradukadon. Eĉ Interlingŭaon ĝi nun plene
apogas.

Se oni deziros, mi kreos "mailman"-liston ĉe la sama servilo kiel ESF (kun la
adreso, ekzemple, [EMAIL PROTECTED]) por testado far dubemaj revuloj.

Rispondere a