Je 3/7/08, Wolfram:

[...]

> Bojkotenda estas precipe ĉina registaro kaj ne Jahuo. Informoj en
> Interreto ĉiuokaze estas ne vere sekretaj se oni ne ĉifras ilin. Mi
> ne pensas, ke ĉinan registaron tre impresas bojkoto de Jahuo.

Mi parolis pri bojkoto ne pro la ĉiniaj problemoj, sed ĉar Jahuo estas
malkonvena por Esperanto (kaj egale por la rusa kaj por la aliaj
ne-okcidentaj lingvoj).  Ĝi mismarkas la kodoprezenton se oni sendas
per Jahuo; la fuŝo estas malpli drasta se oni sendas el ekstere.

Ekz-e nun mi respondas al Volframo per Guglo, kaj vidas liajn ĉapelojn
bonordaj; supozeble li sendis per alia servo ol Jahuo.  Sed se iu
forumano respondos al ni per Jahuo, eĉ uzante la iksojn, la ĉapelitaj
literoj en la citita teksto el iĝos rubaĵoj.  Tuj mi provos sendi
respondon el Jahuo por testi tion.

Tial min surprizas la persista emo de iuj esperantistoj forumadi en
Esperanto per Jahuo.  Ĝi celas tute aliajn lingvojn.

--
Sergio

Rispondere a